新着順:49/1193 記事一覧表示 | 《前のページ | 次のページ》

Respondo

 投稿者:HOSXIDA Acusxi  投稿日:2009年 9月30日(水)23時03分6秒 Dttji5DS10.myg.mesh.ad.jp
  通報
  Estimata mongola samideano Batzaya,
  Certe, inter viaj lastaj mesag^oj en nia aviztabulo aperis japanlingva
skribaj^o pri la gento Aino(Ainu). Eble la skribinton mi ne konas, Ties
opinio estas tro unika kaj eble malmulte kredata en Japanio, al mi s^ajnas.
 Mi ne komprenas la mongolan lingvon, sed mi g^ojas, ke en c^i afis^ejo
ni povas sendi ankau~ cirilajn literojn. Jen nova testo por komuniki per
la cirila. C^u vi komprenas jenan citaj^on?
Θлзийбаатар,Д., Яагаад 1937 он?..., Улаанбаатар, 2008
Самдангэлэг, Ц,. Зθвлθлт-Монголын  армииуд Халх голд  Японы
тvрэмгийчvvднийг бут цохисон нь., Улаанбаатар, 1981
Supraj estas mongolaj arkivoj cititaj de S-ro TANAKA en lia verko.
  Infan-tempe mi estis en C^inio, tiam nomata "Interna Mongolio, c^. ducent
km. nordokcidente de Pekino. Apuda radiostacio c^iuvespere disau~digis
mongolan kanton "Ekspedicio de G^ingis-H^ano". Mi ankorau~ memoras la
melodion, kvankam mi ne komprenis la vortojn.
  Mi ne scias la retadreson de S-ro Tanaka nek pos^tadreson. Sed ni povos
komuniki kun li tra JEI au~ Librejo Iwanami, mi pensas.
La fame konata Neg^a Festivalo en Sapporo estas  "雪まつり”en la japana.
 
》記事一覧表示

新着順:49/1193 《前のページ | 次のページ》
/1193