新着順:48/1193 記事一覧表示 | 《前のページ | 次のページ》

Mi vere ekmiris pro tio ke,vi tajpis en mongola!Kara HOSXIDA

 投稿者:モンゴル日本エスペランチストの  投稿日:2009年10月 1日(木)16時17分48秒 203.91.114.3
  通報
  Saluton,kara HOSXIDA Acusxi-san!
Mi kun granda miro legis vian respondon.Elkoran dankon por via tiom rapida respondo!Jes,tutcerte mi tuj komprenis la citajxon,kiun vi tajpis en mongola cirila litero.Mi iom dubas ke,cxu vi jam lernis mongolan? Cxu vi mem tajpis citajxon en cirilaj literoj?Vi ja gxuste,senerare tajpis.
Nu,mi provu traduki saman citajxon en E., :
la nomo de auxtoro Olziibajar.D: Kial la jaro 1937?...,Ulaanbaatar 2008.,
(La nomo de auxtoro:) Samdangeleg,Ts.,La Sovetaj kaj Mongolaj milt-armeoj disbatis (=disfrakasis) la invadintan (atakintan)japanan armeon cxe la rivero Halh-gol.
(Disbato de Sovjetaj kaj Mongolaj armeoj kontraux japanaj atakintoj).,Ulaanbaatar,1981.
Tiel estas la signifo de cititaj libro-titoloj.Mi ankaux ekmiris por tio ke,vi mem,kara Hosxida-san,pasigis vian infantempon en interna Mongolio.En kiu jare vi estis kaj vivis en interna Mongolio? Kial vi estis,kiom da jaroj vi estis en Interna Mongolio? Nun kioman jar-agxon vi havas? Mi iom miras por tio ke,via sorto ial ajn interligita kun Interna Mongolio.Vere estas miriga.Cxu vi permesus,skribi vian rememorajxon pri via infana tempo kaj pri Interna Mongolio?Kaj cxu vi permesus publikigi vian tiun rememorajxon en mongollingvaj gazetoj?Por publikigi en gazetoj mi mem efektivigos.Cxu vi permesus tion?
Nu,gxis baldauxa renkontigxo!
Kun amikaj salutoj,
Batzaya
Societo de Mongolaj kaj Japanaj Esperantistoj.
Монгол-Японы Эсперанточдын Нийгэмлэг.
モンゴル日本エスペランチストの会。

http://mongolio.info

 
》記事一覧表示

新着順:48/1193 《前のページ | 次のページ》
/1193