新着順:47/1193 記事一覧表示 | 《前のページ | 次のページ》

Nur imite, kopie

 投稿者:HOSXIDA Acusxi  投稿日:2009年10月 2日(金)18時23分35秒 Dsmok23DS01.gnm.mesh.ad.jp
  通報
  Kara samideano Batzaya,
  Mi tajpis per cirilaj literoj nur kopie lau~ la literoj montrantaj
la mongolajn arkivojn. Via klarigo pri ili tute koincidas al la traduko
de S-ro Tanaka en lia verko.
  Tiam mia familio estis en urbo Zhangjiakou(prononcu g^angg^iakou~),
tiama c^efurbo de Provinco C^ahar, kiu estas nomo eble deveninta de la
mongola lingvo, c^u ne? Ankau~ la urbo havis mongolan nomon "Kalgan",
mi au~dis. Lau~ cito de S-ro Tanaka, germana raportanto Heissig donis
nomon H^alaga por g^i.
  Mi naskig^is en 1931 kaj log^is tie dum 1935--1942. Infanoj povas nur
sekvi gepatrojn au~ esti portataj de la gepatroj. Mia patro estis kuracisto
tie.  Lau~ peto de pacientoj li kelkfoje per aeroplano vizitis la provincojn
S^ilingol kaj Dolon-nol por kuraci malsanulojn, mia patrino diris.
  Eble en 1935, kiam mia familio eklog^is tie, nia najbaro estis rusaj
gesinjoroj s^ajne ne junaj. Ili diris, ke ili venis de Kulun(c^ina nomo
por nuna Ulaanbaatar). Post la rusia revolucio kontrau~-revoluciaj rusoj
(ric^aj?) fug^is alilanden. Eble Mongolio poste amikig^is kun Sovetunio,
do ili devis ankorau~foje fug^i eksteren de soveta potenco, mi supozas.
  Mia rakonto estas nur etaj eroj de granda historia dramo, sed estis realo.
Vi rajtas publikigi, se tio plac^as al vi.  Kun amikaj salutoj, HOS^IDA
 
》記事一覧表示

新着順:47/1193 《前のページ | 次のページ》
/1193