|
|
Gratulante la majtagon al cxiuj batalantoj en la mondo por interpopolaj amikeco kaj paco,
Ni kantu:
La Internacio E. Pottier - P. Ch. Degeyter
Levigxu, proletar' de l' tero,
levigxu, sklavoj de malsat'
La Vero tondras en kratero,
sekvos finofara bat'
La paseon plene ni forvisxos,
amasoj, marsxu, kresku ni!
La mond' en fundament' sxangxigxos,
ne nul sed cxio estu ni!
Refreno(du-foje):
Por batal' por la lasta
unuigxu nia front'
internacia estos
la tuta homa mond'
Ne estas super ni defendo,
nek regx', nek Dio, nek patron'
Kreantoj, ni nin savu mem do,
luktu por komuna bon'
La rabajxon preni de l'rabisto,
spiriton savi de l' karcer'
ni blovu fajron kun persisto,
kaj batu ni, dum ardas fer'
(al refreno)
Ni, laboristoj, ni, kampuloj,
partio granda de l' labor'
Al ni la ter' laux justreguloj,
parazit' sin portu for!
Ja grasigos multajn nia karno,
sed malaperos cxe l' auxror'
la korva kaj vultura svarmo,
eterne brilos suna glor'
Refreno
El la franca: K. Kalocsaj
|
|