|
|
Saluton mi estas akvo.
Mia edzino redaktis mian artikolon "Zamenhofa strato".
Do vi c^iuj gustumu bone.
Europanoj skribas alimaniere (ridetu :).
(Jen, citaj^o redaktita de mia edzino)
Antaux nelonge mi renkontis en la sidloko de Varsovia Esperanta Asocio S-ron Roman Dobrzynski. Li salutis min kaj informis, ke baldaux veturos al Japanio kaj lia libro ("Zamenhofa strato") estis tradukita al la japana. Li demandis do cxu mi ne volus tralegi gxin, cxar miajn impresojn povus esti interesaj por li kaj por Japanoj, kun kiuj li priparolos la japanan version. Speciale gravis fakto, ke mi estas oomotano, kaj s-ro Dobrzynski veturas gxuste al la Oomoto-centro en Kameoka.
Mi ege gxois pri la propono de tiu fama kaj eminenta auxtoro.
Libro montrigxis tre interesa.
Cxi tie mi devas substreki, ke preskaux neniu Japano scias pri la historio de varsovia ghetto. Do la rakonto de s-ro Zaleski-Zamenhof estis por mi, kiel japano, granda malkovro kaj sxoko.
Plej impresis min tiuj partoj, kie estis priskribita infana sorto. Kompatindaj infanoj estis devigitaj peti aux sxteli mangxajxon ekstere de ghetto kaj kasxite porti al siaj familioj. Ne malmultaj perdis sian vivon pafitaj per germanaj soldatoj. Tre kortusxis min la historio de malgranda knabino kun trapafitaj genuoj. Sxi ploregante petis germanan soldaton por ne mortigu sxin, do... li "kompatis" sxin.
Mi ne sciis, ke ankaux homoj, kiuj decidis iel ajn helpi al judoj laux germanoj meritis mortpunon. Oni punis ecx tiujn, kiuj simple ne informis pri kasxloko aux helpo por judoj.
La sorto de s-ro Zaleski-Zamenhof atestas, ke foje mirakle homo povis vivanta forkuri ecx de tia infera loko kiel ghetto kaj ankaux mirakle travivi ecx pridemandado de germana polico (gestapo?). Tiaj bonsxanculoj, bedauxrinde, maloftis tamen inter judoj kaj multaj aliaj homoj, persekutataj dum la II Mondmilito.
La historio kun gestapo alvokas demandon kiom prezas homa vivo? Cxikaze suficxis 50 boteloj da vodko. Vivo de la homo estis acxetita kiel vivo de antikva sklavo.
Post tia infera bildo, ni trovas la duan, tute alian mondon - "Artefaritan insulon". Granda kontrasto kun mizera, plena de timo vivo en varsovia ghetto.
Zaleski-Zamenhof kiel ingxeniero, laboristo de PS-betono vojagxas tra la tuta mondo, konstruante pontojn kaj modernajn domojn.
Inter alie li vizitis Japanion kaj helpis konstrui grandega ponto inter Honshuo kaj Shikoku.
Mi nur unufoje traveturis la ponton, tamen nun sentas sin impresita, ke mi veturis tra (Seto Ohash - Most na Morzu Wewnetrznym) - konstruajxo de Zaleski-Zamenhof.
Cxe la tria cxapitro - "Turo", kiu priskribas la vivon de majstro Ludoviko Zamenhof, mi ankaux trovis multe da interesajn informojn.
Egzemple mi tute ne sciis, ke dum la unua Kongreso en 1905 jaro francaj organizantoj lerte kasxis judan devenon de la Zamenhof.
Por ni, Japanoj, tiu cxi fakto estas tute nekonata kaj la kialoj de la franca konduto TUTE NEKOMPRENEBLAS.
Mi suspektas, ke eble pro tio, ke nia historio kaj historio de Europo fluis tute aparte. Aliflanke ni scias, ke nazistoj persekutis judoj, sed kial francoj povus havi io ajn kontrauxjuda? Tion mi, kiel Japano ne komprenas.
Certe ni, gxenerale, tro malmulte scias pri la historio de judoj.
Ege interesan mi trovis naskigxlokon de Zamenhof, Bjalistokon, kie logxis kvar nacioj, kaj cxiuj homoj sciis la lingvon de la najbaro. Nature ankaux tia stato kauxzis miskomprenojn kaj konfliktojn. En mia memoro restis la frazo de s-ro Zaleski-Zamenhof, kiu citis vortojn de sia eminenta avo: "Mi povas diri, ke en Bjalistoko ne ekzistis homoj, ekzistis nur rusoj, poloj, germanoj kaj judoj."
Mi havis similan impreson dum miaj unuaj jaroj en Varsovio. (Nun mi logxas cxi tien jam 11 jarojn). Mi tiam pensis, ke ne ekzistas iu komuna vivajxo nomata "homo", cxar ja homoj estas diverslingvaj kaj diversrasaj (tio estis unua penso de mi, japano, en la mondo de blankuloj). Gxis nun mi vivis en tute alia, azia, unulingva mondo kaj subite cxio sxangxigxis, mia mondo renversigxis. Nature iom post iom mi alkutimigxis kaj do mi sxangxis mian vidpunkton.
Kvara cxapitro "Vojo" - nekredebla priskribo de preskaux bankrotanta Zamenhof, kiu klopodas por disvastigi Esperanton. Grandioza peno, terura laboro... Mi vidas Zamenhofon kiel agrikulturiston kiu peze laborante semas sian ideon, kaj ne zorgante pri obstaklojn, kreskigas gxin.
Kaj la lasta, kvina cxapitro "Ponto" por mi ege grava priskribo de Esperanto cxe la kampo de filozofio kaj religio - libero, filantropio, amo kaj espero - universalaj vortoj por cxiu homo, do ankaux por mi.
La libro estis tradukita al la japana per rondo ZS (versxajne rodo de tradukistoj, kiuj kolektigxis speciale por traduki "Zamenhofan straton"), kie membras 67 esperantistoj. Cxiu homo ricevis po peco de teksto kaj klopodis lauxeble bone prilabori gxin. Kurioze la tuta traduko estis interkonsentata kaj farita pere de interreto, do tiuj cxi homoj neniam persone renkontigxis. Malgraux tio la laboro (laux mi) estis farita bonege.
Mi tute ne sentis, diversecon de tradukstiloj, cxiam havis impreso de fluanta, bela, impresodona verkajxo de unu persono.
Speciale do oni bezonas danki al tri cxefredaktoroj: Toru Aoyama, Tsukasa Kobayashi i Masami Nakamura.
Tia cxi multpersona kuntraduko estis unua tiaspeca tradukprovo en Japanio. Tia cxi informo estis elsendita per pola esperanta radio. Tia iniciativo donis impulson al aliaj esperantaj rondoj por prepari similajn tradukojn.
Mi sendas al japanaj tradukistoj varman aplauxdon.
En la lastaj vorton mi volas esprimi grandan dankemon al s-ro Roman Dobrzynski, kiu donis al mi sxancon legi japanan version de sia libro.
Mi gxojas, ke mi povis ricxigxi per "Zamenhofa strato".
Atsuhiko Taniugchi
el Varsovio
ps. Tiun cxi tekston helpis redakti mia edzino, Martyna.
Ni anticipe pardonpetas pri cxiuj mallertajxoj kaj eraroj.
Kvankam ni uzas esperanton hejme, ni ne estas altegraduloj. ;)
(Jen, citaj^o finas g^is tie)
akvo, ridetante,,,
|
|